Letero al mi mem el la pasinteco: kion mi skribis antaŭ unu jaro?

Hieraŭ mi ricevis leteron de mi mem! Mi eĉ forgesis, ke antaŭ unu jaro mi skribis leteron al mi mem kaj sendis ĝin per prokrastita sendo. Kaj ĉio ĉi tial, ke la 19-a de oktobro estas la Tago de Sendado de Leteroj al la Estonteco!

Antaŭ unu jaro mi promesis, ke post unu jaro mi montros al vi, kio estas skribita tie. Jen ĝi:

Nu, kion mi povas diri… Post ĉi tiu letero (2025) mi urĝe devis veturi al Rusio, kaj ĉiuj miaj planoj ŝanĝiĝis. Tial la frazo pri mia espero pri ripozo ridigis min… Koncerne la operacion de la edzo, post ĝi oni preskribis al li ankoraŭ unu, sed tio ne solvis la problemon. Tial nia kato Paki ankoraŭ restas ĉe la gepatroj de la edzo.

Pro la vojaĝo, kiu elĉerpis min morale kaj fizike, mi komprenis, ke mi bezonas terapion. Krome, post la vojaĝo mia farto komencis malboniĝi. Mi vizitis kuracistojn, kaj oni diagnozis al mi neŭrologian diagnozon. Tre malagrablan kaj dumvivan. Do terapio kaj kontraŭdepresiaĵoj necesas al mi, por elteni tion. La diagnozo ne estas mortiga, sed tre malagrabla. Se vi volas scii, ĝi estas idiopata periferia vegetativa neŭropatio. Nun mi lernas vivi kun tio kaj konstrui mian vivon nove, konsiderante la diagnozon.

La blogon mi ankoraŭ gvidas, sed mi decidis revizii ĝin kaj ŝanĝi ĝin. Samtempe mi daŭre amas mian agadon en Esperanto! Kaj koncerne Patreon – nun mi transiras al Boosty, ĉar teknike kaj finance estas malfacile por mi resti en Patreon. Nun mi havas 9 sponsorojn: ilia nombro pliiĝis, bonega rezulto! Dankon, ke vi estas kun mi!

Al Rusio al la parencoj ni ankoraŭ ne veturis, ni ne vidis ilin, ni ne prenis la katon. Sanproblemoj fariĝis pli klaraj, sed ne solvitaj. Kaj la apartamento en Grodno pro altiĝo de la prezo nun neatingeblas por ni… Verŝajne, antaŭ unu jaro mi estis tro optimisma!

Sed tio, kion mi deziris por mi ĝenerale, plenumiĝis, kaj mi ĝojas pri tio!

Nova tradicio!

Mi jam skribis al mi novan leteron kaj sendis ĝin en la estontecon! Sed ni legos ĝin kune kun vi nur la 19-an de oktobro 2027. Do nun tio estas nia ĉiujara tradicio 😄

Mi konsilas ankaŭ al vi skribi leteron al vi mem. Ĝi estas interesa sperto. Se vi ne scias, pri kio skribi, jen skemo:

– En kia humoro vi estas nun?

– Kio nun okazas en via vivo?

– Kion vi volus ŝanĝi?

– Kio estas via nuna ŝatokupo?

– Kio inspiras vin?

– Kiuj estas viaj planoj por la proksima jaro?

– Kion vi dezirus al vi mem?

– Vi povas aldoni unu frazon pri mi, hahaha 😄

Vi povas skribi al vi retpoŝton kun prokrastita sendo, aŭ skribi paperan leteron kaj kaŝi ĝin, starigi memorigilon post unu jaro kaj legi. Kompari, kio kaj kiel.

Ĝi estas interesa sento – konservi siajn hodiaŭajn pensojn kaj sendi ilin en la estontecon.

Aliĝu al ĉi tiu kortuŝa aventuro! 🚀

Skribu en la komentoj sub ĉi tiu artikolo vian deziron al vi mem en la estonteco! Post unu jaro mi montros viajn komentojn, kaj ni vidos, kiu restis kun ni ☺️
Nepre skribu, estos tre interese por mi legi!

!!! GRAVA AVISO !!!

Enhavo estos publikigata ĝis la fino de la jaro, post la Nova Jaro ĝisdatigoj ne plu aperos.
Tio rilatas al transiro al alia platformo – al Boosty.
Vi povas aboni Boosty senpage, same kiel vi abonis Patreon aŭ ĉi tie.
Kaj se vi volas ricevi aliron al unika enhavo, tiam mi donacas al vi unuan senpagan monaton:
Nivelo SUBTENANTO: https://boosty.to/ksenik.eo/subscription-level/4034454/promo/191880?linkId=d3c83651aad8adb8e5e6e361f7ac63bf

Ĝis revido en Boosty!
Ksenik 🍀