Saluton! Mi estas Ksenik, kreanto de la YouTube-kanalo “Ksenik | Esperanta blogisto“.

Mi ne estas profesia verkisto. Mi estas ordinara persono el Belorusio, kiu profunde amas la lingvon Esperanto kaj kredas, ke ĝi povas esti moderna, vivanta kaj kreiva – ne nur temo por tradiciaj kongresoj.
Mi kreis ĉi tiun paĝaron, ĉar mi volas havi spacon, alireblan por ĉiuj -sendepende de lando aŭ blokitaj platformoj. Ĉi tie mi povas libere kundividi miajn pensojn, rakontojn kaj, plej grave, inviti vin kunumi.
Kion vi trovos ĉi tie?
- Miajn artikolojn kaj pensojn pri la vivo de Esperanto.
- Sciigojn pri ĉiuj miaj novaj kreivaĵoj: videoj, fotoj, artikoloj, eventoj kaj tiel plu.
- Eblon aktive partopreni en miaj projektoj “Via spuro en la video”.
- Simplan formularon por subskribi kaj ricevi novajn sciigojn.
Por kio estas mia retejo?
YouTube, Patreon, Instagram povas ŝanĝi siajn regulojn aŭ esti blokitaj. Sed ĉi tiu retejo ĉiam estos alirebla por vi, en ĉiu lando. Ĝi estas nia stabila renkontejo.
Vi ne bezonos serĉi tra diversaj platformoj, kaj por mi tio faciligos la disafiŝadon en ĉiuj platformoj, kie povas esti esperantistoj – ĉar tio estas tre elĉerpa.Ĉi tie mi kolektas ĉiujn miajn kreitaĵojn en unu loko, alirebla por ĉiuj.
Vi ankaŭ povas trovi min en aliaj platformoj:
YouTube
Bilibili
RuTube
MiaVivo
Instagram*
X
Via Ksenik! 🍀
P.S.: Mi ne estas programisto, mi uzas la retejo-konstruilon WordPress. Feliĉe ĝi subtenas la lingvon Esperanto, bedaŭrinde ne en ĉiuj elementoj aŭ foje kun eraroj. Bonvolu ne esti tro severaj al ni!
Havu bonan tagon!
*malpermesita en Rusio