YouTube, Patreon, Instagram povas ŝanĝi siajn regulojn aŭ esti blokitaj. Sed ĉi tiu retejo ĉiam estos alirebla por vi, en ĉiu lando. Ĝi estas nia stabila renkontejo.
Vi povas trovi ĉion kune: artikolojn, sciigojn pri novaj videoj, detalojn pri projektoj. Vi ne bezonos serĉi tra diversaj platformoj, kaj por mi tio faciligos la disafiŝadon en ĉiuj platformoj, kie povas esti esperantistoj – ĉar tio estas tre elĉerpa.Ĉi tie mi kolektas ĉiujn miajn kreitaĵojn en unu loko, alirebla por ĉiuj. Vi trovos ekskluzivajn artikolojn, detalojn pri miaj projektoj kaj la eblon rekte partopreni. Ĉi tio estas nia komuna spaco en la reto, sendependa de ajnaj platformoj.
Mi esperas, ke vi ĝuos resti ĉi tie kaj ke ĉi tiu retejo estos oportuna por vi! Mi estas malferma al ĉiuj proponoj, ne hezitu dividi kun mi viajn ideojn!
Via Ksenik 🍀

3 respondoj al “Por kio estas mia retejo?”
Excelente!!!!… gracias por compartir… pronto abriré mi canal y espero estar en contacto contigo… un abrazo a la distancia 🤗🤗
Bone! Ni atendos!
Bonega! Ni estos en kontakto. Saluton. Oskaro.