• Mia unua libra rekomendo (kaj ĝi ankaŭ konatigis min kun Esperanto)

    Saluton, miaj karaj legantoj! Mi havas novaĵon por vi! Mi kaj miaj subtenantoj per komuna voĉdonado decidis aldoni ankoraŭ du temojn por artikoloj: pri libroj kaj komputilaj ludoj. Kaj ĉu vi scias? Ĉi tie mi havas multe pli da sperto ol pri filmoj! Do mi havas kion dividi 😄 Hodiaŭ mi volas rakonti pri libro,…


  • Odiseo, kiu ne okazis, kaj du serioj, kiuj okazis

    Estas malfacile rememori tion, kion mi spektis antaŭe. Mi havas memoron kiel fiŝo. Sed mi penos por vi! Hodiaŭ mi konsilos du laŭ etoso malajn seriojn, sed antaŭe mi dividos mian malĝojon. Mi loĝas en malgranda urbeto, la plej proksima kinejo estas en najbara urbo, sed la projekcioj okazas vespere, kaj finiĝas en tempo, kiam…


  • Ĉu vi observos la meteorfluon de Perseidoj en la nokto de la 12-a ĝis la 13-a de aŭgusto?

    En 2024 mi speciale eliris por observi Perseidojn kaj faris noton en mia Facebook-paĝo (sed mi ne plu gvidas ĝin). En 2025 mi maltrafis tiun okazaĵon, ĉar mi malsanis kaj ne havis forton. Ĉi-jare mi denove eliros por rigardi la ĉielon kun mia malnova fotilo! Mi ĝojos, se ĉi tiu artikolo inspiros vin rigardi tiun nekutiman…


  • Raporto pri plenumita laboro por julio 2026

    Mi decidis, ke skribi pri tio, kion mi jam faris, estas multe pli facile ol skribi pri tio, kio vin atendas (jes, mi parolas pri anoncoj)! Kaj ankaŭ tio estos bona momento por resumo. Nu, mi kreis tri videojn: unu pri tio, kiel pasis mia majo, kiun mi filmis en junio kaj finis munti nur…


  • Unu serio parolas, la alia – ne. Kaj ambaŭ estas mojosaj.

    Saluton, spektantoj! Mi denove estas ĉi tie kun dubindaj rekomendoj de persono, kiu en unu jaro spektas malpli da serioj ol vi en unu monato. Sed mi trovis ion, kion mi vere volas kunhavigi. Ĉi-foje du tre malsamajn, sed ambaŭ mojosajn. La unua – “Silo”. Ĝi estas malutopia serio pri estonteco, en kiu la Tero…


  • Via spuro en la video: Tago de Esperanto 2026

    Mi invitas vin partopreni en mia nova projekto!Baldaŭ estos la Tago de Esperanto kaj mi preparas filmeton por nia tago! Mi volas montri la diversecon de esperantistoj el malsamaj landoj, kiujn unuigas la Esperanta atributaro, do mi atendas de vi: Partopreni eblas ĝis la fino de la 23-a de julio laŭ via loka horo! Vi…


  • La lasta anonco…?

    Ĉu tiuj anoncoj havas sencon? Ofte mi metas al mi taskojn, forgesante, ke mi laboras plentempe kaj havas malfortan sanon. Krome mi ja stabale aperas en via vidkampo! Kaj observante la reagon, klariĝas – tiu ĉiumonata agado ne havas sencon! Ĉi tio estas mia lasta anonco! Ni ne distriĝu pri bagateloj, pli bone ĉiujn fortojn…


  • Kalendaroj 2026 | Presu kaj uzu!

    Saluton, karaj! Mia kalendaro estas pura ilo por planado kaj analizo: taga takso, ekvilibra rado, celoj por la jaro kaj aliaj provitaj metodikoj. Memoru pri Eventaservo.org — la oficiala kalendaro de eventoj en la Esperanto-komunumo. Ĉi tie kunvenas kunvenoj, kongresoj, kursoj kaj aliaj aranĝoj el la tuta mondo en unu loko. Laŭ viaj petoj, la kalendaroj estas…


  • Junia rekomendo de “fakulo” pri kino (kun malfruo)

    Saluton, spektantoj! Mi malofte spektas seriojn aŭ filmojn. Se proksimume kalkuli, jare mi spektas 2-3 seriojn, kaj filmojn – ĉirkaŭ 10, kaj eĉ tiujn mi plej ofte spektas en kompanio de mia edzo. Sole mi malofte ŝaltas kinejon. Do se vi demandos min pri la pintaj 10 popularaj filmoj, la respondo verŝajne ĉagrenos vin… Sed…