Mi invitas vin partopreni en mia nova projekto!
Baldaŭ estos la Tago de Esperanto kaj mi preparas filmeton por nia tago!
Mi volas montri la diversecon de esperantistoj el malsamaj landoj, kiujn unuigas la Esperanta atributaro, do mi atendas de vi:
- Vian nomon kaj landon.
- Foton de via atributo (flagoj, insignoj, libroj, ĉio kio rilatas al Esperanto), preferinde kun vi en la kadro. Ne pli ol 3 fotojn.
- Unu bonan mallongan deziron al ĉiuj esperantistoj (kiu devas enteni unu frazon).
Partopreni eblas ĝis la fino de la 23-a de julio laŭ via loka horo!
Vi povas sendi ilin al mi retpoŝte al ksenik.eo@gmail.com
aŭ pere de la retejo https://ksenik.com/kontaktu-min/
Pasintjare mi faris loterion kaj lotumis poŝtkarton, sed la partoprenantoj estis tre malmultaj. Ĉu havas sencon fari loterion ĉi-jare?
Kaj ankaŭ pasintjare mi proponis aparte festi la Tagon de Esperanto, eĉ se vi ne havas atributon! (Antaŭsciigo: en tiu tago aĉetu por vi ion bongustan en verda paketo aŭ manĝu verdan pomon).
Tiun filmeton vi povas spekti ĉi tie:
Mi atendas viajn fotojn!
Via Ksenik! 🍀
