Saluton, spektantoj!
Mi malofte spektas seriojn aŭ filmojn. Se proksimume kalkuli, jare mi spektas 2-3 seriojn, kaj filmojn – ĉirkaŭ 10, kaj eĉ tiujn mi plej ofte spektas en kompanio de mia edzo. Sole mi malofte ŝaltas kinejon. Do se vi demandos min pri la pintaj 10 popularaj filmoj, la respondo verŝajne ĉagrenos vin…
Sed iom da klasiko mi tamen sukcesis spekti: “La Verda Mejlo”, “La Fuĝo el Ŝoŭŝenko”, “De Krepusko ĝis Tagiĝo”… Kio ankoraŭ estas en nia deviga listo? “La Silento de la Ŝafidoj”? Jes, tion mi spektis. Mi estas bravulo! Sed ĉe tio miaj kinaj heroaĵoj preskaŭ finiĝas.
Tamen en serioj mi sentas min iom pli memcerta. Hodiaŭ ĝuste mi volas rekomendi du, kiuj kaptis min. Mi ŝatas sciencpopularajn (sed ne pri kosmo), humurajn aŭ krimajn. Ambaŭ serioj estas ĝuste el tiu kategorio.
La unua – “Severance” (Disigo).
Mallonge: oficejo, en kiu al la dungitoj oni kirurgie disigas la laborajn kaj privatajn memorojn. Vi venas al la laboro kaj tute ne memoras, kiu vi estas en la reala vivo, kaj kiam vi foriras, vi forgesas ĉion, kion vi faris en la oficejo. Sonas kiel sensencaĵo, sed estas tre interese spekti.
Kio kaptis min: nekredeble streĉa atmosfero. Estas tiom da misteroj, ke la kapo turniĝas, kaj tamen la serio sukcesas teni la streĉon tiel, ke vi sidas kaj simple ne povas ĉesi. Ĉiu epizodo ĵetas novan demandon, kaj la respondojn ĝi donas po porcioj – kaj tio igas vin deziri ĉiam pli. La serio ankoraŭ ne finiĝis, nun estas du sezonoj, kaj mi tre, tre atendas la trian!
La dua – “Extraordinary” (Eksterordinara).

Ĉi tio estas jam facila kaj amuza serio pri mondo, kie ĉiu post la 18-a jaro ricevas ian superpovon. Nu, preskaŭ ĉiu. La ĉefrolulino ĝuste ne havas povon, kaj tio terure ĝenas ŝin.
Sed la esenco ne estas en la superherooj, sed en tio, ke la roluloj estas montritaj kiel ordinaraj vivaj homoj. Ili havas la samajn problemojn kiel ni: serĉadon de si mem, komplikajn rilatojn, ĉiutagajn ĝenojn, embarasan situaciojn. Ili ne estas perfektigitaj, ne idealaj, kaj pro tio estas tre komforte kaj amuze spekti. Samtempe la serio estas sincera, varma, iom absurda, sed kun animo. Ankaŭ aperis du sezonoj, kaj la daŭrigon mi atendas kun same granda senpacienco.
Resume, en kino kaj serioj mi estas novulo, kaj honeste mi ne scias, ĉu mi daŭros sufiĉe longe por tiaj artikoloj, hahaha. Sed ĝis nun mi ŝatas tion dividi.
Kaj mi tre ĝojos pri viaj rekomendoj! Kion vi spektis lastatempe kaj konsilas? Mi tute atentas!
Havu bonan tagon!
Ksenik 🍀
