Saluton, spektantoj!
Mi denove estas ĉi tie kun dubindaj rekomendoj de persono, kiu en unu jaro spektas malpli da serioj ol vi en unu monato. Sed mi trovis ion, kion mi vere volas kunhavigi. Ĉi-foje du tre malsamajn, sed ambaŭ mojosajn.
La unua – “Silo”.

Ĝi estas malutopia serio pri estonteco, en kiu la Tero fariĝis neloĝebla. Ĉiuj pluvivantoj loĝas en giganta subtera silo kun 144 etaĝoj. Tie estas 10 mil homoj, kaj ili eĉ ne memoras, kio estas sur la surfaco kaj kiu konstruis tiun silon. La reguloj estas striktaj: neniu rajtas eliri eksteren, kaj se iu volos ekscii la veron – atendas lin sekvoj.
La ĉefrolulino estas inĝeniero Juliette, kiu komencas esplori la misteran morton de la ŝerifo kaj hazarde trafas sekretojn, kiujn pli bone ne tuŝi.
Kio min allogis? Unue – la etoso. Ĝi estas premanta, malhela, vi fizike sentas tiun mallarĝecon kaj senesperon. Due – la misteroj. Estas tiom da ili, ke kapo turniĝas. Ĉiu epizodo ĵetas novan demandon, kaj vi sidas kaj provas diveni, kio fakte okazas. Trie – tio, ke la herooj estas ordinaraj homoj. Neniuj superherooj, simple homoj, kiuj provas travivi en mondo, kie oni kaŝas la veron, kaj pro scivolemo oni povas pagi.
Nuntempe estas du sezonoj, kaj mi tre atendas la trian!
La dua – “Primal” (Praulo), 2019.

Tio tute ne estas serio en kutima senco, sed desegnofilma serio sen eĉ unu vorto.
Intrigo: kavernulo nomita Lanco kaj ina tiranosaŭro nomita Kanino travivas en kruela prahistoria mondo. Ili perdis siajn familiojn kaj nun devas teni kune, por ne perei en tiu infero, kie ĉiu volas vin manĝi.
Sonas freneze? Jes. Sed ĝi estas genia.
Kio min allogis? Tio, ke ĝin povas spekti iu ajn el ajna loko de la mondo kaj ĉion kompreni sen traduko. Tie ne estas dialogoj, nur sonoj, emocioj kaj nekredebla animacio. Tio estas pura vida rakontado, kiu funkcias sur la nivelo de instinktoj – vi kunsentas kun la herooj, eĉ ne sciante ilian lingvon. Ĉar ĝi simple ne ekzistas.
Tio estas speco de universala lingvo. Ne Esperanto, kompreneble, sed ankaŭ unuigas 😄
Ĝis nun aperis tri sezonoj, kaj mi spektis ilin ĉiujn en unu spiro.
Resume, du serioj – unu pri malluma estonteco kaj misteroj, la alia pri kruda pasinteco kaj amikeco sen vortoj. Ambaŭ tre malsamaj, sed ambaŭ indas vian tempon.
Mi, kiel kutime, estas diletanto en kino, sed tiuj rekomendoj estas el koro!
Kion vi spektis lastatempe? Mi bezonas novajn ideojn, ĉar mia listo “kion spekti” baldaŭ finiĝos 😄
Havu bonan tagon!
Ksenik 🍀

Lasi respondon