Ĉu tiuj anoncoj havas sencon? Ofte mi metas al mi taskojn, forgesante, ke mi laboras plentempe kaj havas malfortan sanon. Krome mi ja stabale aperas en via vidkampo! Kaj observante la reagon, klariĝas – tiu ĉiumonata agado ne havas sencon!
Ĉi tio estas mia lasta anonco! Ni ne distriĝu pri bagateloj, pli bone ĉiujn fortojn mi direktos al kreado de nova video!
La dua demando koncernas la kalendarojn – ŝajnas al mi, ke neniu ilin uzas kaj mi vane perdas mian kaj vian tempon pro la monata ĝisdatigo de tiuj kalendaroj. Tial mi publikigis la kalendarojn por unu jaro antaŭen kaj simple ĉiumonate rememorigos pri ilia ekzisto. Kaj al tio mi aldonos ligilon al la kolekto de Esperanto-fonbildoj por telefono, kiun mi ankaŭ monate ĝisdatigas. Tiel mi liberigos iom pli da tempo!
Mi deziras al vi bonan julion! Des pli, ke ĉi-monate estas nia profesia festo! La Tago de Esperanto! Eble mi elpensos ion interesan por tiu tago! Sekvu la novaĵojn!
Kun amike,
Ksenik!


5 respondoj al “La lasta anonco…?”
Ĉio estos bone! 🙂
Koran dankon! 😊
Ne demetu la laboron, ĉio estas tre bela kaj utila kaj homoj rimarkos iam🙏🏻
Koran dankon! 🥹
Koran dankon