Mi decidis, ke skribi pri tio, kion mi jam faris, estas multe pli facile ol skribi pri tio, kio vin atendas (jes, mi parolas pri anoncoj)! Kaj ankaŭ tio estos bona momento por resumo.
Nu, mi kreis tri videojn: unu pri tio, kiel pasis mia majo, kiun mi filmis en junio kaj finis munti nur en julio! Kaj mi decidis rezigni pri la formato de video-taglibro por liberigi tempon por miaj aliaj ideoj, do en septembro mi rakontos pri tio, kiel mi pasigis junion, julion kaj aŭguston (somero en Belarusio). Se tio rezultos bone, mi daŭrigos krei sezonajn videojn pri miaj pasintaj tagoj.
Alia video por miaj subtenantoj: video en simfonia koncerto, kaj mi decidis ne simple montri la koncerton, sed fari ĝin pli interaga kaj ke la subtenantoj havu ŝancon diveni la melodion!
La tria video estis dediĉita al la Tago de Esperanto. Krom la video mem mi kreis projekton, en kiu vi povis partopreni. Ĝi estis tre interesa video. Mi tre ŝatas krei komunajn projektojn kune kun vi! Ĝi jam estas la tria projekto ekde la komenco de la jaro! Kutime mi nomas miajn projektojn “Via spuro en la video: Temo de la projekto”. Eble mi renomos ilin “Komuna laboro kun vi” aŭ “Video kun spektantoj” por pli forte reflekti vian rolon en la video. Se vi havas pli bonan nomon, proponu en la komentoj!
Parenteze, mi tradukas subtekstojn al multaj lingvoj kaj aldonis plurajn novajn lingvojn. Tiun punkton mi planos revidi, ĉar laŭ statistiko tre malmultaj homoj uzas subtekstojn. Eble mi lasos malpli da lingvoj, por kiuj mi vidos postulon. Finfine Esperanto estis kreita por ne traduki tekstojn al dekoj da aliaj lingvoj.
Mi ankaŭ skribas artikolojn. Por miaj subtenantoj mi anticipe afiŝas tekstojn de scenaroj, petas helpon aŭ konsilon dum kreado de video.
Aliajn artikolojn vi povas legi en libera aliro. Ili estas regulaj rubrikoj, kiuj aperas ĉi tie en la retejo pri muziko kaj filmoj.
Krome mi aldonis kelkajn fotojn al la kolekto de fonbildoj por telefono, kaj ne forgesu ankaŭ pri la kalendaroj! Elŝuti ilin eblas ĉi tie.
Pri teknikaj aferoj:
Mi pripensas transiri el Patreon al Boosty pro pago kaj oportuno, ĉar Patreon estas alirebla por mi nur per VPN, kaj ankaŭ pro sankciumoj mi havas limigojn pri elpreno de mono, kio tre ĉagrenas min. Kiel mi elspezos tiun monon por teo? Ahaha
Kaj nun vi povas subteni min ne nur per Patreon, sed ankaŭ per Boosty! Kaj honore al tio, mi donacas al vi senpagan monaton al mia enhavo en Boosty (nivelo SUBTENANTO)!
Kaj ankaŭ mi pensas pri la sorto de ĉi tiu retejo – kiom ĝi estas aktuala kaj oportuna. Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi lasos la retejon post 2026 – mi rigardos la statistikojn fine de la jaro. Tio ja ne estas senpaga afero.
Alia problemo: mi ne povas daŭre duplikati videojn al Bilibili, ĉar mi ne ricevas tekst-mesaĝon kun konfirm-kodo, pro kio mi ne povas alŝuti videojn… Kaj en RuTube mi kolektas ne pli ol 10 vidojn. Mi decidis duplikati enhavon al tiuj video-platformoj ĉar iuj esperantistoj ne havas aliron al YouTube. Sed tio ne alportas klaran utilon al miaj spektantoj, do se vi havas blokitan YouTube, vi povas spekti mian enhavon en EsperTube! Ĝi estas bonega alternativo al YouTube. Tial mi planas ĉesi duplikati enhavon al aliaj platformoj.
Mi tre penas ĉeesti en ĉiuj sociaj retejoj kaj ĉiuj platformoj ĉar esperantistoj uzas malsamajn platformojn, sed tio estas tre peniga! Tial fine de ĉi tiu jaro mi analizos mian agadon kaj reduktos la penigajn kaj sensencajn aferojn por liberigi pli da tempo por kreado de enhavo.
Tamen ni havas nian propran belan personan angulon: la retejo MiaVivo!
Jen la resumoj! Mi deziras al vi bone pasigi aŭguston kaj resti kun mi!
Kun respekto,
Ksenik!
