Saluton, miaj karaj legantoj!
Mi havas novaĵon por vi! Mi kaj miaj subtenantoj per komuna voĉdonado decidis aldoni ankoraŭ du temojn por artikoloj: pri libroj kaj komputilaj ludoj. Kaj ĉu vi scias? Ĉi tie mi havas multe pli da sperto ol pri filmoj! Do mi havas kion dividi 😄
Hodiaŭ mi volas rakonti pri libro, kiu estas por mi speciala. Tio estas «Neperfekta homo»* de Gary Marcus.
*rusa titolo; ĉeftitolita “Kluge” en aliaj lingvoj
Pri kio temas ĉi tiu libro?
Ĝi estas popularscienca libro pri tio, kial nia cerbo estas aranĝita tiel strange kaj nelogike. La aŭtoro, kogna psikologo, klarigas, kial ni faras erarojn, kial estas malfacile por ni memori, kial ni timas tion, kion ni ne devus timi, kaj kial ĝenerale la homa cerbo estas pli evolua «krudaĵo» ol ideala mekanismo.
Kaj ĉu vi scias, kio estas la plej mojosa? Ĝuste danke al ĉi tiu libro mi eksciis pri Esperanto! La aŭtoro menciis ĝin en unu el la ĉapitroj kiel ekzemplon de tio, kiel homoj provas krei «idealajn» lingvojn. Kaj tio tiom kaptis min, ke mi komencis esplori pli profunde… kaj poste vi jam scias 😉
Ĉu ĝi plaĉis al mi?
Tre! Mi amas la popularsciencan ĝenron; ĝi estas mia plej ŝatata. Kaj ankaŭ mi legas pri psikologio, pri vivo kaj pri financoj. Sed ĉi tiu libro restis en memoro ne nur pro Esperanto, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas skribita tre vive, kun humuro kaj kun ekzemploj el vivo. Ne seke, ne akademie, sed tiel, ke vi vere komencas pripensi, kiel funkcias via kapo.
Al kiu mi rekomendas ĝin?
Al ĉiuj, kiuj interesiĝas, kial ni estas tiel neperfektaj 😄 Sed serioze, se vi ŝatas popularsciencaĵojn, se vi ŝatas esplori vin mem kaj kompreni, kiel ni estas aranĝitaj, se vi volas alimaniere rigardi viajn kutimojn kaj erarojn, prenu ĝin senhezite. Ĝi ne estas tro komplika, sed ankaŭ ne supraĵa. Ĝuste taŭga.
Ĉu vi ŝatas ĉi tiun rubrikon? Kion aldoni en la teksto?
Ĉi tio estas mia unua libra rekomendo, kaj al mi estas tre grava via opinio! Ĉu indas daŭrigi? Kion alian vi ŝatus scii pri libroj en miaj artikoloj? Eble mi aldonu citaĵojn aŭ taksojn laŭ skalo? Mi ĝojos pri konsiloj!
Ĉu vi legis ĉi tiun libron? Aŭ eble vi havas viajn proprajn ŝatatajn popularsciencajn librojn? Kion vi kutime legas?
Dividu en la komentejo – mi tre ĝojos pri novaj ideoj por legado 😊
‼️‼️‼️
Amikoj! Ekde la novjaro mi ĉesos afiŝi artikolojn ĉi tie.
Ĉiuj novaĵoj kaj tekstoj estos haveblaj en mia Boosty-paĝo – tute senpage. Boosty estas simple nova loko, kie mi kolektos miajn artikolojn, kaj vi povas legi ilin sen ia pago.
Bonvolu aboni por resti en kontakto!
👉 https://boosty.to/ksenik.eo
Havu bonan tagon!
Ksenik 🍀

Lasi respondon