Estas malfacile rememori tion, kion mi spektis antaŭe. Mi havas memoron kiel fiŝo. Sed mi penos por vi!
Hodiaŭ mi konsilos du laŭ etoso malajn seriojn, sed antaŭe mi dividos mian malĝojon. Mi loĝas en malgranda urbeto, la plej proksima kinejo estas en najbara urbo, sed la projekcioj okazas vespere, kaj finiĝas en tempo, kiam reiri al mia urbeto estas preskaŭ neeble!
Nuntempe en kinejoj estas malmultaj filmoj, kiujn mi ŝatus spekti, sed pri “Odiseo” oni tiom multe parolas, ke mi estis preta spekti ĝin. Mi rigardis la horaron, kalkulis la loĝistikon… kaj komprenis, ke nenio funkcios, seniluziiĝis kaj decidis prokrasti tiun ideon. Ĉu vi spektis tiun filmon? Kion vi povas rakonti pri ĝi?
Parenteze, esperantisto el Parizo trovis tiun verkon en Esperanto. Vi povas elŝuti ĝin en nia amata retejo MiaVivo!
Do, ni kune malĝojis kaj nun ni iru plu!
“Fallout”, 2024

Ĝenro: postapokalipsa nigra komedio kun elementoj de agfilmo.
Ekzistas tuta serio de komputilaj ludoj Fallout. Tio estas postapokalipso, kie post nuklea milito homoj loĝas en subteraj bunkroj-ŝirmejoj, kaj sur la surfaco – mutaciuloj, banditoj kaj detruitaj urboj. Mia edzo ludis ĉiujn partojn kaj rakontis al mi la intrigojn de ĉiu. Mi mem ludis nur Fallout 76 – tio estas interreta versio, kaj ni kune ludis tiun ludon. Mi ŝatas tiun mondon, malgraŭ ĝia tuta malhelo.
Kiam ni vidis, ke baldaŭ aperos serio laŭ Fallout, ni ĝojis! Kaj ĝi plaĉis al ni. Precipe se oni ne prenas ĝin tro serioze. La serio estas tre amuza, kaj vi povas spekti ĝin eĉ se vi neniam ludis la ludojn. La intrigo: post 200 jaroj post la nuklea milito, la ĉefrolulino Lucy, loĝantino de subtera ŝirmejo, devas eliri sur la surfacon por savi sian patron. Kaj tie — dezerto, mutaciuloj, banditoj kaj amaso da frenezaj roluloj. Estas amuze! Mi rekomendas!
“Mare of Easttown”, 2021

Ĝenro: melankolia krimserio kun psikologia emfazo.
Tiu serio estas pli surtera. Krom postapokalipso, mi ŝatas krimseriojn. Ĉi tie la intrigo okazas en malgranda usona vilaĝo, kie okazas murdo. La loka detektivo Mare Sheehan (ludita de Kate Winslet) ekas la enketon. Sed ju pli profunde ŝi fosas, des pli da sekretoj aperas, kiuj tuŝas ne nur tiun kazon, sed ankaŭ ŝian propran vivon, familion kaj pasintecon. La serio estas melankolia, traktas vivajn problemojn, generaciajn problemojn kaj terapie malkaŝas ilin kaj niajn rolulojn. Mi amas tiun serion. Ĝi lasis malĝojan, sed agrablan spuron.
Du tre malsamaj serioj – unu donas energion kaj amuzas, la alia igas vin pensi kaj senti. Ambaŭ indas vian tempon!
Kaj nun demando al vi, miaj karaj spektantoj:
Kion vi spektis lastatempe? Dividu en la komentoj! Mi legos kaj notos. Eble ĝuste via rekomendo aperos en la sekva artikolo 😉
Havu bonan tagon!
Ksenik 🍀
