Via spuro en la video: Mezo de sezono

Mi loĝas en la Norda Hemisfero, en Belorusio, kaj ĉe ni nun estas la mezo de la vintro! Dum en la Suda Hemisfero nun estas la mezo de la somero! Kaj ĉe la Ekvatoro ĉio estas stabila 😁

Mi volas kolekti videojn pri la diverseco de la sezonoj sur nia planedo! Precipe min interesas Kamĉatko (Rusio) 🥶

Mi estus danka al vi, se vi sendus al mi retpoŝte al ksenik.eo@gmail.com aŭ per formularo videon en horizontala formato, daŭranta 10-30 sekundojn (distingivo minimume 720p) de via vidaĵo tra la fenestro aŭ surstrate.
Indiku, kiom da gradoj estis dum la filmado kaj la horon.

Kion vi pensas pri tiu ideo? Ĉu vi volus partopreni?
Mi elektos la plej taŭgajn videojn, muntos kaj montros al vi!
Mi atendas viajn videojn ĝis la 9-a de februaro 2026!

Via Ksenik 🍀

P.S.: La venonta projekto estos baldaŭ! Kaj ĝi temas pri viaj hejmaj bestoj!