Video: Taglibro de esperantisto | Februaro 2026

Mi fine finpretigis la filmeton “Taglibro de esperantisto. Februaro 2026”. Jes, jam finiĝas marto, kaj mi rakontos pri tio, kiel pasis mia februaro, hahaha!

Poŝtkarto el Indonezio kun peco de vera batiko, rompita kruĉo (jam la tria!), Maslenico kaj novaj fonbildoj por telefono.

Kaj ankaŭ mi montros, kiel aspektas brazilaj monbiletoj, malnova rusa rublo kaj infana revuo “Juna Amiko”. Kaj mi rakontos, kiel vi povas ornami mian tabulon per via foto!

Mi ĝojos legi viajn komentojn!

YouTube: https://youtu.be/BVJ5_rxAYJI
Bilibili: https://www.bilibili.com/video/BV18cAKzoEpC/?spm_id_from=333.1387.upload.video_card.click
RuTube: https://rutube.ru/video/ca24c434c46025fbf5332379109d14ab/

Kiel fariĝi subtenanto: https://ksenik.com/subtenu-min/

Ligiloj, kiujn mi menciis en la video:

📬 Esperanto-Poŝtkruciĝo (projekto de interŝanĝo de poŝtkartoj en Esperanto)
👉 https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto

📘 Infana revuo “Juna Amiko” (infana revuo en Esperanto, senpage elŝutebla)
👉 http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

📱 Fonbildoj por telefono (fonbildoj, kiujn vi elektis)
👉 https://ksenik.com/2026/01/28/fonbildoj-por-postelefono/

Kun respekto,
Ksenik

Discover more from Ksenik | Esperanta jutubisto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading