Saluton al ĉiuj!
Mi, Ksenik, kune kun du esperantistoj el Rusio kaj Brazilo, jam kelkajn fojojn ludis la kunlaboran hororan ludon MIMESIS. Sed ni estas nur tri – kaj mankas la kvara.
Ni serĉas vin!
Kion vi bezonas:
- Aĝon de minimume 18 jaroj
- Mikrofonon
- Paroli nur en Esperanto (ne gravas la nivelo – gravas la volo komunikiĝi)
- Ludi kun ni sabate je 18:00 UTC (la horo estas interkonsentita anticipe)
Ni ludas ne nur MIMESIS: poste ni iros al Peek, Content Warning kaj aliaj kunlaboraj ludoj. Ni bezonas kunludan kamaradon por longa tempo! 🤝
Kiel aliĝi?
Skribu al mi retpoŝte: ksenik.eo@gmail.com
Mallonge rakontu:
- kiu vi estas,
- de kie vi venas,
- kia estas via nivelo de Esperanto,
- ĉu vi havas sperton pri tiaj ludoj.
Se estos kelkajn dezirantoj, mi faros malgrandan demandaron kaj elektos.
Ni atendas vin! Kune estos pli amuze (kaj malpli terure dum la pluvo) ☔️😄
Ksenik!
