Kion mi spektis? Majo 2026

Mi promesis komenci ĉi tiun rubrikon ekde ĉi tiu monato, sed mi tute ne havas forton por skribi artikolon pri ĉi tiu temo! Mi ripetas – majo estas la plej malbona monato en la lasta tempo. Sed mi ne malesperas!
Tial mi decidis dividi kun vi mian opinion pri filmo, kiun mi spektis hieraŭ kune kun mia edzo: “Predator: Planedo de Morto” (2025).


Mi ne estas fano de tiu ĉi universo kaj ne spektis multajn filmojn pri ĝi. Plie, mi eĉ nenion scias pri la Predator!
Sed ĉi tiun filmon mi povas rekomendi al vi spekti. Vi ne bezonas scii ion pri tiu universo. La filmo estas bela kaj plenumas sian ĉefan taskon – distri la spektanton. Ni preterlasu la nelogikajn detalojn – ili ĉiam abundas en ĉiu filmo, sed se oni ne premas ĉion okazantan tro serioze, estos agrable pasigi unu vesperon per ĉi tiu filmo.
Ĉu vi spektis ĉi tiun filmon? Aŭ ĉu vi estas fakulo pri Predators?

Havu bonan tagon!

Ksenik 🍀

Lasi respondon

Discover more from Ksenik | Esperanta jutubisto

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading