Anoncoj de Junio 2026

Majo estis unu el la plej pezaj monatoj por mi. Mi sola laboras pri mia blogo, kaj pro diversaj kialoj mi preskaŭ malaperis. Tio donis al mi multon por pensi: kiel adapti la blogon al mi kaj al neatenditaj situacioj.
Dum du jaroj, majo estas la unua monato, kiam mi kreis NENIAN videon. Jes, malplej bona rezulto.


Do en junio atendu kvar videojn (mi esperas):
• kio okazis en aprilo kaj majo
• nia komuna projekto “Via spuro en la video: Dorlotbestoj”
• kaj malgranda vlogaĵo speciale por miaj subtenantoj (anstataŭ la serio “Rakontoj kun Esper Anto”)


Pri la ŝanĝoj en Patreon vi povas legi ĉi tie: https://www.patreon.com/posts/gisdatigo-de-159741674
Krom videoj, mi kiel kutime dividos miajn plej ŝatatajn kantojn kaj rekomendojn pri filmoj.


Mi havas multajn pensojn pri restrukturado de mia blogo. Aparte mi deziras, ke mia laboro estu rekonata de la publiko. Mi faras multon, sed ĉi tiu jaro montros al mi, kien iri plu. Unu aferon mi scias certe: YouTube restas. Retejo, kromaj materialoj kaj artikoloj – ili estas demando ne nur pro financaj kostoj, sed ankaŭ pro miaj fortoj kaj ilia utileco por vi.


Kiel pasis via majo?
Havu bonan junion!
P.S. Plenan liston de videoj (kaj ekskluzivaĵojn) vi trovas ĉe Patreon:

http://www.patreon.com/ksenik_eo

Discover more from Esperanta jutubisto Ksenik

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading