Miaj preferataj kantoj en junio 2026

Saluton, miaj karaj muzikaj aŭskultantoj!
Ĉi-monate mi muntis, laboris kaj ripozis sub trankvila kaj melankolia muziko.


La muzika instrumento en ĉi tiu video nomiĝas Hang.

Mi havas similan instrumenton, kiu nomiĝas Fimbo “Ĉielo”.

(Kadro el la video “Muzika elsendo“, Patreon)

Sed simple dirite – ĉio ĉi estas glukofonoj!

En infanaĝo mi ludis la RPG-ludon “Xenogears” en la unua Sony PlayStation. Ĝi estas mia plej ŝatata ludo kun profunda rakonto, kaj la muzikon por ĝi komponis majstroj; ĉiu trako estas vera plezuro por la oreloj! Plej ofte mi aŭskultas ĉi tiun trakon:


Mi sekvas plurajn blogistojn en Jutubo, kaj ofte ili ekpensas kanti… Kaj ne ĉiam sukcese…. Sed la kanto de ĉi tiu blogisto plaĉis al mi! Li estas rusa blogisto – Jan Rejzen. Li rakontas pri sia vivo kaj ofte vojaĝas. Plej ofte li vizitas Sud-Koreion. La kanto estas en la rusa.


Eble mi jam menciis, ke mi amas la ludon TES: Morrowind, kaj tre plaĉas al mi la humuraj kantoj, kiujn kreis la fanoj. Jen unu el miaj plej ŝatataj trakoj:


Kaj ĉi tio estas la sono de la animacia filmo Last Exile. Mi jam ne memoras la intrigon, sed la ĉefa kanto de tiu animeo ankoraŭ kaptas mian atenton!


Kiel vi ŝatas ĉi tiun elekton? Ĉu vi aŭdis ion el ĝi?

Havu bonan tagon!

Ksenik 🍀

2 respondoj al “Miaj preferataj kantoj en junio 2026”

  1. Avataro de
    Sennoma

    Ŝatas la trian kanton, tio kantisto estas bona artisto.

    1. Avataro de Ksenik

      Jessss!!!!!!!

Discover more from Esperanta jutubisto Ksenik

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading