Saluton! Mi ne sukcesas munti la videon, do mi filmis videon, kiun mi povis rapide munti – mi decidis promeni kune kun vi tra mia urbeto en venta vetero!
Boosty: Venta promeno!
Patreon: Venta promeno!
Sed mi ne konsideris, ke mia voĉo estos tre malbone aŭdebla pro la vento, kaj sciante, ke la telefono havas bonan mikrofonon, mi ne prenis mian kolumon kun ventoŝirmilo…. Jen tia mi estas jutubisto, ahaha, pardonu min! En la video estos bruo de vento, sed mi tre penis fari la videon interesa! Post spektado nepre skribu, ĉu mi sukcesis?
Kaj mi por mia pravigo diros, ke mi malofte filmas surstrate, do mi konfuziĝis kaj faris stultaĵon, ahahah… 🥲
Kaj ankaŭ mi volas danki vin, karaj subtenantoj! Pro via financa subteno mi mendis al mi mikrofonon, per kiu estos pli oportune por mi filmi videojn surstrate! 💚
Rabato de 40% por bonusoj de Boosty kaj Patreon ĝis la fino de aŭgusto!
Ekskluzivaj videoj, frua aliro, fermita babilejo, poŝtkartoj kaj eblo influi la enhavon – ĉio tio atendas vin! 😌
Fariĝu mia subtenanto jam hodiaŭ!
GRAVA DEMANDO!!!!
Ĉu valoras publikigi sciigojn, kiam mi afiŝas videojn por subtenantoj?
Ksenik 🍀
