• Video por subtenantoj: Venta promeno!

    Saluton! Mi ne sukcesas munti la videon, do mi filmis videon, kiun mi povis rapide munti – mi decidis promeni kune kun vi tra mia urbeto en venta vetero! Boosty: Venta promeno! Patreon: Venta promeno! Sed mi ne konsideris, ke mia voĉo estos tre malbone aŭdebla pro la vento, kaj sciante, ke la telefono havas…


  • Video: Esperanto-Tago 2026: leteroj, atributoj kaj donacoj

    Feliĉan Esperanto-Tagon! 🍀 Ĉi tiu video estas mia festa donaco al vi: mi montras mian kolekton de esperanta atributaro, legas piajn kaj profundajn dezirojn de esperantistoj el la tuta mondo – kaj havas surprizon por vi! Spektu, inspiriĝu kaj skribu en la komentejo, kion vi dezirus al la esperantistaro en ĉi tiu tago! Subtekstoj disponeblas:…


  • Video: Via spuro en la video: Dorlotbestoj

    Ĉu vi memoras mian katon Paki? De mia lasta video pri li pasis pli ol jaro, kaj nun li loĝas 18 horojn for de mi, ĉe miaj bogepatroj en Rusio… Kial ni devis disiĝi? Ĉu ni sukcesos revenigi lin hejmen ĉi-jare? En ĉi tiu video mi rakontas la tutan historion! Kaj en la dua duono…


  • Video: Unesko, NASA, kaj unu lupeo

    Aŭstrio agnoskis Esperanton kiel nematerian heredaĵon de Unesko. NASA faris retejon, kiu transformas vian nomon en fotojn el la tuta mondo. Kaj mi aĉetis lupeon. Kune kun rememoro pri patrino, komputilludado kaj vizito de surstrata kato – jen mia aprilo. Subtekstoj disponeblas: Esperanto, English, 中文, 한국어, 日本語, Español, Português, Italiano, Indonesian, татарча. YouTube: https://youtu.be/_1DuyajTCYsBilibili: https://www.bilibili.com/video/BV1YUET6tEJG/?spm_id_from=333.1387.upload.video_card.clickRuTube: https://rutube.ru/video/92b2c48f5d0931fac40430a604d7f691/ Ligiloj, kiujn…


  • “Ne timu komenci” – mia rakonto por aktivuloj

    Lastatempe IEA invitis min prelegi kadre de ilia speciala reta agado, “Trejnado de Aktivuloj”. Tio estas mia unua prelego kaj mi tre nervozis!  La temoj levitaj estis tre aktualaj. Kaj mi ĝuis prelegi! Mi faris novajn konatojn kaj ricevis grandan plezuron el ĉi tiu evento! Mi ne scias, ĉu la registraĵo de ĉi tiu evento…


  • Video: Taglibro de esperantisto | Marto 2026

    Saluton, karaj! Ĉiuj respondoj en la nova video: YouTube: https://youtu.be/YemMm0nOUi4Bilibili: https://www.bilibili.com/video/BV156dhBQE13/?spm_id_from=333.1387.upload.video_card.clickRuTube: https://rutube.ru/video/private/d48456940c64a78817027cfaa7c35ca9/?p=DsejPH9lunJRec9eXw27Jw Kaj ankoraŭ: la video rezultis duoble pli longa ol kutime 😬Ĉu vi rimarkos, kio mankas en ĝi? 👀Skribu la respondon en la komentejo – ni vidu, kiu estas atenta! 💬 Ligiloj, kiujn mi menciis en la video: Esperanto-Poŝtkruciĝo: https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto Kolekto de fonbildoj por poŝtelefono: https://ksenik.com/2026/01/28/fonbildoj-por-postelefono/…


  • 2 jaroj en Belarusio!

    Jam 2 jarojn mi loĝas kun mia edzo en Belarusio! Mi amas Belarusion! Post la unua jaro de loĝado ĉi tie mi faris videon – vi povas spekti ĝin ĉi tie: Nova video mi ne faros, mi pensas ke estas pli bone fari tiajn videojn je 3, 5 kaj 10 jaroj. Sed mi rimarkigu, ke…


  • Video: Via spuro en la video: Mezo de sezono. Malsukcesinta Projekto 😓

    Vintro, kiun vi amas kontraŭ vintro, kiun vi vivas ❄️ Neĝa fabelo aŭ konstanta malvarmo? Mi provis fari projekton pri sezonoj tra la mondo – kaj ĝi malsukcesis. Sed la video tamen estas ĉi tie. En la video: • promeno en frosto kun anasoj kaj… rano! • kial mi ne ŝatas vintron • kio okazis…


  • Video: Taglibro de esperantisto | Februaro 2026

    Mi fine finpretigis la filmeton “Taglibro de esperantisto. Februaro 2026”. Jes, jam finiĝas marto, kaj mi rakontos pri tio, kiel pasis mia februaro, hahaha! Poŝtkarto el Indonezio kun peco de vera batiko, rompita kruĉo (jam la tria!), Maslenico kaj novaj fonbildoj por telefono. Kaj ankaŭ mi montros, kiel aspektas brazilaj monbiletoj, malnova rusa rublo kaj…