Ĉu vi memoras mian katon Paki? De mia lasta video pri li pasis pli ol jaro, kaj nun li loĝas 18 horojn for de mi, ĉe miaj bogepatroj en Rusio… Kial ni devis disiĝi? Ĉu ni sukcesos revenigi lin hejmen ĉi-jare? En ĉi tiu video mi rakontas la tutan historion!
Kaj en la dua duono de la video – ni kune ĝuos viajn fotojn! Mi ricevis tiom da belaj bildoj de viaj dorlotbestoj el la tuta mondo, ke dum muntado mi simple ne povis ĉesi rideti. 😻 Dankon al ĉiu, kiu partoprenis! Ĉu vi sopiras iun el viaj dorlotbestoj? Aŭ ĉu vi ĉiam estas kune? Skribu en la komentejo – mi tre volas scii! ❤️
Subtekstoj disponeblas: Esperanto, English, Español, Italiano, Português, 中文, 日本語, 한국어, Indonesian, русский, беларускі, татарча
YouTube: https://youtu.be/rGoR5d8quLg
Bilibili: https://www.bilibili.com/video/BV191KS6jELf/?spm_id_from=333.1387.upload.video_card.click
RuTube: https://rutube.ru/video/private/d3a5a381468aa141cc812de7f3adb335/?p=nS63zyDvnlMiYKba076vnw
Plena versio de la kanto el la video:
Se mi scius, ke post unu jaro mi faros muzikvideon por ĉi tiu kanto – mi estus filminta pli da kadroj dum mia vojaĝo al Rusio! 😁
Mi naskiĝis kaj kreskis en Tula regiono.
Eble mi faros pli belan videoklipon, kiam mi veturos al Rusio!
Ĝuu la spekton! 💚
Kun respekto,
Ksenik
