Lastatempe IEA invitis min prelegi kadre de ilia speciala reta agado, “Trejnado de Aktivuloj”. Tio estas mia unua prelego kaj mi tre nervozis!
La temoj levitaj estis tre aktualaj. Kaj mi ĝuis prelegi! Mi faris novajn konatojn kaj ricevis grandan plezuron el ĉi tiu evento!
Mi ne scias, ĉu la registraĵo de ĉi tiu evento estas libere alirebla *ĝisdatigo:
sed sube mi skribos la tekston de mia prelego:
«Bonan tageron, saluton! Mia nomo estas Ksenik, kaj mi loĝas en Belarusio.
Belarusio situas en Orienta Eŭropo, meze de Pollando kaj Rusio. Krome, ĝi kunlimas Litovion, Latvion kaj Ukrainion.
Mi estas Esperanta jutubistino kaj mi filmas videojn pri mia vivo kaj rakontas interesajn aferojn el la mondo de Esperanto.
Unue mi volas rakonti, kiel mi eksciis pri Esperanto. Pri ĝi mi eksciis en 2017 jaro el sciencpopulara libro de Gary Marcus “La Neperfekta Homo”* pri la evoluo de la cerbo. Antaŭ tio mi nenion aŭdis pri Esperanto kaj eĉ ne kredis, ke mi trovos ion pri ĝi en la interreto. Sed kiam mi serĉis per Google “Esperanto” antaŭ mi malfermiĝis nova mondo!
Min tre inspiris la valoroj de la esperantistoj, kaj mi ekstudis ĉi tiun lingvon. Sed kun la tempo mi rimarkis, ke moderna vida enhavo en Esperanto estas tre malmulta. Ekzistas multaj libroj, podkastoj, forumoj, sed vida, moderna enhavo, precipe konstanta, kiun oni ne forlasas estas tre malmulta.
Kaj tiam mi decidis krei mian unuan blogon en Instagram en 2020 jaroj. Sed mi hontis montri min mem kaj elpensis fikcian rolulon: blankan katon nomatan Esper Anto. Komence mi kreis helpilojn por lerni Esperanton, sed foje mi faris erarojn, kaj esperantistoj korektis min en la komentejo. Tiam mi doloris pro kritiko, sed la rimarkoj estis justaj; mi por tre longa tempo estis eterna komencanto, kaj eĉ nun mi korektas tion, hahaha!
Sed kun la tempo mi komprenis: lernmaterialoj jam sufiĉas. Mankas enhavo en Esperanto – ne pri Esperanto, sed en Esperanto. Simple pri vivo, pri ĉiutagaĵoj, pri vojaĝoj, pri simplaj ĝojoj.
Kaj en 2024 mi kuraĝis krei novan blogon kun mia propra vizaĝo. Mi komencis dividi tion, kio min ĉirkaŭas. Komence mia blogo nomiĝis “Taglibro de Esperantisto”. Kaj mi tuj ricevis respondon de la publiko! Mi vidis, kiel esperantistoj bezonas tion. Oni akceptis min tre varme. Nun mi havas preskaŭ mil abonantojn en Instagram. Por nia komunumo tio estas bona rezulto.
Kaj post unu jaro, en 2025 mi komencis filmi videojn por YouTube, ĉar mia hobio estas filmado kaj muntado de videoj. Kaj ĉi tiu procezo tre plaĉas al mi! Mi aliras ĝin respondece; por mi gravas kvalito kaj reguleco. Kaj nun mi malofte aperas en Instagram, ĉar mi okupatas pri kreado de regulaj videoj por YouTube. Kaj nun mi havas preskaŭ 500 abonantojn. Ankaŭ tio estas bona rezulto! Ĉu ne?
Mi timis komenci, sed mi kreis. Oh, se vi vidus miajn unuajn videojn… Oooo… Tio estis terura! Mi malbone parolis, hontis pri la kamerao, timis kritikon. Sed sperto venas kun tempo kaj kreado, kaj kun ĉiu nova video la kvalito kreskis. Mi ankoraŭ ne atingis perfektecon, kaj ne hontas tion rekoni. Mi simple faras tion, kion mi amas.
Min tre inspiras, ke mi povas dividi mian ĉiutagan vivon, pensojn kaj interesajn aferojn kun homoj el malsamaj landoj. Mi tre ŝatas legi komentojn el diversaj landoj. Por mi gravas montri, kiel vi povas uzi Esperanton en la ĉiutaga vivo.
Se vi volas komenci filmi videojn, sed ne scias pri kio, simple rakontu pri tio, kion vi amas, kaj montru videojn de via hobio. Ĉu vi legas librojn? Bonege! Rakontu pri tio kaj montru la libron antaŭ la kamerao. Ĉu vi ŝatas ripozi en la naturo? Ankaŭ bone! Montru belajn vidaĵojn, kiuj inspiras vin, ekzemple. Ĉu vi tre amas katojn (kiel mi)? Filmu katojn! Viajn proprajn, la katojn de amikoj, surstratajn, ĉiujn! La ĉefa afero estas komenci! Kun tempo kaj sperto vi trovos vian unikan stilon.
La unuan fojon vi povas verki mallongan scenaron. Pri kio vi volas rakonti? Poste legu la tekston voĉe plurfoje, elektu kadron, vestu vin tiel, ke vi sentu vin komforta. Dum filmado vi povas kaŝe rigardi la scenaron, kaj poste dum muntado fortranĉi la misfilmaĵojn. Mi faras tiel!
Do, ne timu komenci, ne timu provi, ne timu erarojn. Nia komunumo tre varme akceptas novajn kreantojn. Komenci neniam estas malfrue. La ĉefa afero estas, ke ĉi tiu agado resonu en via animo. Vi sukcesos! Ni atendas novajn vizaĝojn en nia komunumo.
Ĉar malgraŭ la evoluo de teknologioj, Esperanto estas pli ol lingvo. Esperanto estas kulturo.»
Ĉe la fino de la evento mi tre malsatis kaj iris bonguste manĝi, hahaha!
Kion vi pensas pri mia prelego?
*titolo en la rusa eldono; ĉeftitolita “Kluge” en la angla kaj pluraj aliaj lingvoj
Via Ksenik 🍀

2 respondoj al ““Ne timu komenci” – mia rakonto por aktivuloj”
Kara Ksenik 😊 dankon pro via bona prelego. Mi ŝategas ĝin.
Miaj demandoj al vi
Kion vi pensas pri la interna ideo de Esperanto ?
Ĉu vi pensas ke eblas multe pli disvastigi nian komunan lingvon ? Jese, kiel fari? Ĉu kreante videaĵojn? Per alia maniero ?
Mi brakumas Vin.
Jean-Claude (Francio)
Dankon pro viaj varmaj vortoj kaj profundaj demandoj. Mi tre ĝojas, ke mia prelego atingis vin.
Pri la interna ideo de Esperanto – mi ja sentas min proksima al la ideoj de Zamenhof. Eĉ kun la evoluo de teknologioj, Esperanto kapablas fari la vivon de homoj pli bona, ĉar ĝi estas kulturo. En nia komunumo estas tre multaj intelektaj, talentaj kaj konsciaj homoj, kaj mi ĝojas esti inter ili.
Kaj tial mi kredas, ke ni povas disvastigi nian lingvon – ne per ideo sola, sed per viva, ĉiutaga enhavo.
Ĉu eblas multe pli disvastigi nian komunan lingvon? Jes, sed laŭ mi necesas du aferoj.
Unue – reklamo. Dum la evento, Andy Blair levis gravan temon, pri kiu mi mem multe pensas: al nia movado mankas sistema, profesia reklama kampanjo. Homoj simple ne scias, ke Esperanto ekzistas.
Due – reteni homojn, kiuj jam lernas. Jen kie mi povas fari pli. Miaj videoj kun plurlingvaj subtekstoj estas alireblaj por komencantoj. Ili montras, ke oni povas uzi Esperanton por esprimi emociojn, ŝerci, rakonti pri sia tago. Eble tio ne allogas tute novajn homojn (ili komprenus nenion sur mia kanalo), sed ĝi montras, ke la lingvo vivas. Kaj tio, mi kredas, valoras.
Dankon denove, Jean-Claude, pro viaj demandoj kaj pro tio, ke vi estas kun mi.