Dum la vesperoj, kiam mi muntis unu aŭ alian videon, mi malkovris, ke al mi tre plaĉas labori kun klasika muziko.
Ankaŭ al mi plaĉas tiaj blovinstrumentoj.
Ĉi tiu kantistino plaĉas al mi, mi ofte aŭskultas ŝiajn kantojn, kaj ĉi tiu videoklipo tre impresis min pro tio, ke ĝi estis filmita kune kun ŝiaj aŭskultantoj! Mirinde!
Mi ŝatas fonkon, kaj ĉi tiun trakon mi aŭskultis pli ofte ol aliajn el ĉi tiu ĝenro.
Nu, kiel oni povus preterlasi en ĉi tiu listo mian plej ŝatatan Esperanto-grupon?
Jes, ĉi tio estas stranga video el la malnova serio de ludoj “Gothica”. Tie estis koncerto kun kanto, kiu tre plaĉis al mi! Sed mi ne sukcesis trovi pli “puritan” version 😁😁😁
Pri la originalo de la kanto mi diru nur jenon: la luda versio plaĉas al mi multe pli! Ĉu vi konsentas?
Kaj kiajn kantojn vi aŭskultis en marto? Skribu en la komentejo!
Kun respekto,
Ksenik

3 respondoj al “Miaj preferataj kantoj en marto 2026”
Mi vere ŝatas ĉi tiun kanton de Omnia. Antaŭ kelkaj jaroj mi eĉ lernis ludi ĝin per fluto, sed mi ne multe praktikis, do mi tute forgesis kiel ludi ĝin!
Jen mia mallonga listo:
The HU – The Men
Zumbis do Espaço – Noite das Bruxas
Cavegirl + The Neandergals – Caveman Stomp
Krio de Morto – La produkto
Suzy 4 – Little Miss Lovely
Interese! Ankaŭ mi iam havis fluton! Nun mi posedas tri muzikajn instrumentojn, sur kiuj mi bedaŭrinde malofte ludas! Mi pensas, ke mi rakontos pri tio pli detale alian fojon. Kaj mi certe aŭskultos vian liston! Kaj kiu scias, eble la venontan fojon en mian liston de plej ŝatataj kantoj eniros kanto el via listo! Dankon!
Tocata e fuga, Bach