Anoncoj de Aprilo 2026

Anoncoj de Aprilo 2026

Ĉi-monate aperos du filmetoj el la kutimaj rubrikoj “Taglibro de esperantisto” kaj “Rakontoj kun Esper Anto”.

En la pasinta monato mi fine filmis kaj muntis videon por nia projekto “Via spuro en la video: Mezo de sezono!” Sed mi ne komencis novan projekton, kiel ni planis: “Via spuro en la video: Dorlotbestoj!”. Ĉi-monate ni komencos ĉi tiun projekton! Vi havos tempon ĝis la fino de aprilo por partopreni, kaj en majo mi muntos tiun videon. Sekvu la novaĵojn por sukcesi partopreni! Preparu la plej bonajn fotojn de viaj dorlotbestoj! Baldaŭ mi anoncos la komencon de ĉi tiu projekto!

Ankaŭ mi volas fini la malnovajn projektojn en tiu ĉi jaro, nome “Muzika numero” (ĝi estas filmita jam en la pasinta jaro, restas nur munti), “La aventuroj pri la provizora loĝpermesilo en Belarusio” (bezonas filmi la parolan parton), “Vojaĝo al Rusio en 2025” (eble mi aldonos la filmitan materialon en Rusio al la video “Via spuro en la video: Dorlotbestoj!”, ĉar la celo de la vojaĝo rekte rilatas al mia kato Paki). Tiuj estas miaj malnovaj ŝuldoj al la subtenantoj, kiujn mi promesis fermi. Mi esperas, ke ĉi-monate mi fermos almenaŭ unu ŝuldon! Kredu min! 😁

Mi daŭrigos prizorgi la liston de eldonitaj videoj, sed ĉiuj ligiloj kondukos al mia Patreon, ĉar ĝuste tie troviĝas la plena volumo de mia enhavo — parto de la videoj, kiujn vi ne trovos sur aliaj platformoj. Kaj novaj videoj aperas ĉi tie kelkajn tagojn pli frue ol sur la aliaj platformoj. Kaj kio estas disponebla en YouTube, Bilibili kaj RuTube, vi, kiel ĉiam, trovos tion sur miaj paĝoj en tiuj platformoj.

La kompleta listo de miaj videoj 2026 (Patreon):

  1. Vintraj pejzaĝoj en januaro Unika! Nur ĉe Patreon, por subtenantoj
  2. Taglibro de esperantisto | Decembro 2025
  3. Rakontoj kun Esper Anto | Januaro 2026 Unika! Nur ĉe Patreon, por subtenantoj
  4. La komenco de mia 2026
  5. Rakontoj kun Esper Anto | Februaro 2026 Unika! Nur ĉe Patreon, por subtenantoj
  6. Taglibro de esperantisto | Februaro 2026
  7. Via spuro en la video: Mezo de sezono
  8. Rakontoj kun Esper Anto | Marto 2026 Unika! Nur ĉe Patreon, por subtenantoj

Regula sendoplano de poŝtkartoj por BONEGA nivelo de subtenantoj por 2026 (!kutime la poŝtkarto alvenas post unu aŭ du monatoj.
Se vi ne ricevis ĝin, bonvolu informi min!):

Pli pri la subtenaj niveloj: Tri niveloj de subteno kaj la avantaĝoj de ĉiu nivelo

Kiel fariĝi subtenanto (aliaj manieroj)

Jen ĉio!

Kiel pasis via marto?

Mi deziras al vi bonan aprilon!

Kun respekto,
Ksenik 🍀

Discover more from Esperanta jutubisto Ksenik

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading