2 jaroj en Belarusio!

Jam 2 jarojn mi loĝas kun mia edzo en Belarusio! Mi amas Belarusion!

Post la unua jaro de loĝado ĉi tie mi faris videon – vi povas spekti ĝin ĉi tie:

Nova video mi ne faros, mi pensas ke estas pli bone fari tiajn videojn je 3, 5 kaj 10 jaroj. Sed mi rimarkigu, ke la lasta jaro estis malfacila – ni translokiĝis ĉi tien kune kun nia amata kato Paki, sed ni devis forveturigi lin reen al Rusio. Mi esperas, ke ni baldaŭ reprenos lin. Pri tio mi pli detale rakontos en la video “Via spuro en la video: Dorlotbestoj“, kiu pretiĝos en majo.

Ankaŭ ni ricevis la loĝpermesilon de Belarusio. Nun la sekva celo estas propra apartamento en Grodno!

Sed ĝis tiu celo estas ankoraŭ malproksime! Mi esperas, ke mi certe kundividos kun vi ĉi tiun novaĵon almenaŭ en la venontaj kvin jaroj! Deziru al mi bonŝancon kaj vizitu Belarusion! Ĝi estas belega!

Kun respekto,
Ksenik 🍀

Discover more from Esperanta jutubisto Ksenik

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading