Certe vi scivolas, kiom da jaroj mi ekaĝis? Mi ne diros rekte, sed mi donos aludon: en Esperantujo ekzistas bonega kanto – “Tridek tri bovinoj”, hahaha.
Mi ja ne estas bovino, sed promeni en la naturo ankaŭ plaĉas al mi. Kaj jes, anstataŭ kuko mi havas mangojn! Mi treeeeeege amas mangojn!!!
Mi ĝenerale amas vivon. Mi scipovas ĝui naturon kaj simplajn aferojn. Kaj mi amegas mian agadon en la Esperanto-medio! Antaŭe mi pensis, ke mi estas tro maljuna por eki blogon, sed fakte mia aĝo estas forto. Mi havas stabilan laboron, kiu min subtenas, mi havas familion, mi havas liberan tempon, kiun mi povas dediĉi al mia hobio – Esperanto, scenaroj, filmado, muntado. Pro mia aĝo mi havas psikan kaj financan stabilecojn, kiuj permesas al mi pli bone kaj kvalite realigi miajn ideojn.
Se mia vivo ĉiam estus trankvila kaj senproblema, mi komencus pli frue. Sed la vivo estas komplika afero, kaj malgraŭ ĉio, mi sukcesis konservi en mi bonecon, amon kaj komprenemon. La mondo estas terura, sed ĉiu el ni kapablas trovi sian lumfoston, sian gvidilon. Neniam estas tro malfrue por trovi ĝin.
Mi deziras al ĉiu el vi animpacon kaj forton por travivi ĉion, kio troviĝas sur via vojo. Ni estas pli fortaj ol ni ŝajnas, kaj la homo kapablas adaptiĝi al ĉio. Zorgu pri vi mem: manĝu ĝustatempe, ne prokrastu dormon, faru fizikan ekzercadon, atentu vian sanon – kaj tiam vi havos pli da tempo rimarki la bonon en ĉi tiu freneza mondo. Por mi vera donaco estos via bonfarto!
Sed alian donacon vi ankaŭ povas fari al mi, hahaha. Ĉiu komento, ĉiu ŝato, ĉiu mencio de mi kiel blogisto montras, kiom mia agado interesas vin, kaj tio tre inspiras min. Mi amas legi komentojn el malsamaj landoj kaj vidi vian aktivecon – por blogisto via aktiveco estas vera oro.
Kaj se vi volas fari materian donacon, mi konsilas fari tion per Patreon – ĉar reciproke vi ricevas eĉ pli da enhavo de mi, aliron al la babilejo kaj aliajn privilegiojn. Pli detale ĉi tie: http://www.patreon.com/ksenik_eo
Aŭ vi povas subteni mian kreadon per PayPal, Boosty, Bitcoin aŭ Monero. Pli detale ĉi tie: https://ksenik.com/subtenu-min/
Mi tre ĝojos! Pro tio mi povas renovigi la film-aparataron, muntajn programojn, aĉeti atributojn por videoj kaj trinki teon dum mi muntas filmetojn dum pluraj horoj (tre multe da teo, hahaha). Mi ankaŭ revas ŝpari por apartamento en Grodno (la apuda granda urbo en Belarusio). Ĝis nun tio estas mia sola granda celo kaj revo!
Kutime mi ne festas mian naskiĝtagon, sed ricevi gratulojn estas tre agrable.
Kiam vi havas naskiĝtagon? Kiel vi rilatas al via aĝo? Kiel vi kutime pasigas ĉi tiun tagon? Skribu en la komentejo – mi respondos al ĉiuj.
Dankon al vi, ke vi estas kun mi.
Ĝis revido!

4 respondoj al “Hodiaŭ estas mia naskiĝtago! 2026”
Saluton kaj feliĉan naskiĝtagon!
Mia naskiĝtago estas en la 24-a de septembro. Mi aĝas 38, sed pro personaj aferoj, en mia menso mi ne sentas min tiom aĝa.
Mian naskiĝtagon mi pasigas manĝante ion bongustan, kiun mi ne manĝas kutime.
Dankon pro via sincerco! Nu, aĝo estas nur numero – gravas, ke vi sentas vin bone en via menso kaj korpo. Feliĉan tagon al vi! 😊
Feliĉan Naskiĝtagon!
Kion vi faras en naskiĝtagoj? Je mia naskiĝtago mi kutime veturas. Mi ankaŭ havigas donacojn por mi. Mi naskiĝis en Aŭgusto.
Estas mojosa, ke vi decidis manĝi mangojn anstataŭ kukon. Je mia dudek unua naskiĝtago, mi ricevis longanojn. Tio estas unu afero, kion ni kunhavigas!
Mi esperas, ke vi havos bonan tempon hodiaŭ.
Saluton kaj dankon pro la gratulo! Pardonu pro la malfrua respondo. Kutime mi ne faras ion nekutiman, kaj ĉi tiu tago pasis kiel la ceteraj tagoj! Antaŭĝojan naskiĝtagon, hahahaha.