Jen okazis nia unua spektado de «K-PAX» en la kadro de la filmklubo!
⚠️ PLU ESTOS SPOJLEROJ!
Se vi ankoraŭ ne spektis la filmon kaj volas konservi la intrigon – fermu la artikolon, spektu la filmon, kaj revenu! Mi ĝojos diskuti la filmon kun vi! Se vi jam vidis ĝin aŭ vi simple scivolas – ni iru plu.
Mallonge pri la intrigo:
En psikiatrian klinikon venas stranga viro nomita Prot. Li asertas, ke li alflugis de la planedo K-PAX kaj devas reveni hejmen la 27-an de julio je la 5:51 matene. Doktoro Powell unue pensas, ke tio estas paciento kun deliro, sed poste komencas suspekti, ke ĉio estas pli komplika. Aŭ pli simpla?
Mia opinio:
Por mi «K-PAX» estas historio pri la psiko, ne pri eksterterano. Prot estas defenda personeco de Robert Porter, kiu aktivis trifoje: kiam mortis lia patro, kiam gravediĝis lia edzino, kaj la lastan fojon – kiam oni murdis lian familion. Tio ne signifas, ke alveninto simple alflugis unufoje; tio estas mekanismo, kiu funkciigis ĉiufoje, kiam la realaĵo fariĝis neeltenebla. Kaj la lastan fojon ĝi funkciigis tiel forte, ke ĝi restis dum kvin jaroj.
Jes, la aŭtoro lasas breĉojn por la penso pri ekstertera estaĵo – ekzemple, ultraviola vidkapablo, ekspertaj scioj pri astronomio, la malapero de Bess…
Sed li havis kvin jarojn, por ke la hiperfokuso de la defendanto koncentriĝu al studado de astronomio. Kaj la psiko kun intelekto ĝis nun ne estas detale studita, tie ĝis nun kaŝiĝas blindaj zonoj. La samon oni povus diri ankaŭ pri la ultraviolo. Kaj la malapero de Bess – eble ŝi forkuris, ĉar ŝia restado en la hospitalo jam ne havis sencon pro la resaniĝo de la animo. Apene ŝi povus profesie kaŝi sin, sed ni ne forgesu, ke la tuta historio estas elpensaĵo de la aŭtoro, kiu devas lasi iujn pordojn ne tute malfermitaj. Se en la historio ne estus dusenceco – ĉu ĝi restus en la memoro de homoj?
Kion vi pensas pri la ĉefaj forkiĝoj de la intrigo?
Bess. Ŝi estas reala homo – aliaj pacientoj vidas ŝin. Sed kien ŝi malaperis? Se Prot estas konscio sen korpo, li ne povis «transporti» ŝian korpon. Do ŝi forkuris? Aŭ la filmo simple ne montras ŝian sorton, ĉar tiel estas elpensite?
Ultraviolo. Prot vidas tion, kion ni ne vidas. Ĉu tio estas «nestudita fenomeno», eraro de la kontrolsistemo, aŭ la aŭtoro simple lasis breĉon, por ke ni turmentiĝu?
Ĉu eksterterano aŭ defenda mekanismo de la psiko? Se Prot povas preni unu kun si, ĉu li revenus al sia planedo en la korpo de Bess? Sed la homa korpo ne postvivus en la atmosfero kaj sur la planedo K-PAX. Parenteze, kial la planedo nomiĝas K-PAX?
Citaĵo, kiu kaptis min.
Ĉu vi memoras la momenton, en kiu Prot diras, ke ili ne havas leĝojn kaj policon – ĉar ne estas bezono? Tio vere kaptis min. Ne ĉar mi kredas je ideala supera raso, sed ĉar tio estas bela penso: se ni ne trenus en la animoj la homan venenon – envion, timon, deziron posedi, avarecon, koleron – eble ankaŭ leĝoj ne estus bezonataj. Utopio, kompreneble. Sed agrable revi. 😌
Resumo
Mi finis la spektadon de la filmo kun la sento, ke oni lasis min kun malfermita pordo. Kaj, honeste, mi ne ŝatas tion. Sed «K-PAX» ne estas tasko kun respondo, sed parabolo kun du kongruaj interpretoj. Kaj disputi pri ili estas pli interese ol rigardi, kiel ĉio estas zorgeme fermita.
Kaj iom da personaĵoj por fini…
La filmo plaĉis al mi, kaj tre plaĉis al mi analizi ĝin post la spektado. Dankon al Viktor pro la rekomendo de ĉi tiu filmo! 🙌
Ĝenerale, mi ĝuas nian formaton: unue dum monato ni diskutas ideojn, poste kune elektas filmon, spektas ĝin, kaj poste mi skribas artikolon kaj atendas viajn komentojn, por diskuti ĉion kune. Tio estas vere bonega sperto, dankon, ke vi partoprenas en ĝi! ❤️
Mi atendas vian opinion kaj respondojn al la demandoj! Kaj la ĉefa afero – kiel plaĉas al vi la fino? Skribu en la komentejo, mi kun plezuro legos ĉion! Kaj jam morgaŭ en aparta afiŝo ni elektos filmon por novembro!
!!! GRAVA AVISO !!!
Enhavo estos publikigata ĝis la fino de la jaro, post la Nova Jaro ĝisdatigoj ne plu aperos.
Tio rilatas al transiro al alia platformo – al Boosty.
Vi povas aboni Boosty senpage, same kiel vi abonis Patreon aŭ ĉi tie.
Kaj se vi volas ricevi aliron al unika enhavo, tiam mi donacas al vi unuan senpagan monaton:
Nivelo SUBTENANTO: https://boosty.to/ksenik.eo/subscription-level/4034454/promo/191880?linkId=d3c83651aad8adb8e5e6e361f7ac63bf
Ĝis revido en Boosty!
Ksenik

Respondi