Ni ekkonu unu la alian!
Saluton! La historio de la unua renkonto kun Esperanto ĉiam fascinas min. Ĉiu havas sian propran kaj specialan rakonton.
Mi estos feliĉa, se vi volos kundividi vian historion en la komentoj:
- Kiel kaj kiam vi unue eksciis pri Esperanto?
- Kial vi decidis komenci studi ĝin?
- Rakontu iomete pri vi: el kiu lando vi estas, kiuj estas viaj ŝatokupoj, ĉu vi havas hejmbestojn? Io ajn, kion vi volus rakonti al esperantistoj!
Grave: Por ke ĉi tie estu sekure kaj hejmece, mi persone legas ĉiun komenton antaŭ publikigo. Do via respondo ne aperos tuj: mi devas unue nepre kontroli kaj aprobi ĝin. Dankon pro via kompreno!
Nun estas mia vico respondi al ĉi tiuj demandoj!
Mi eksciis pri Esperanto en 2017 el popularscienca libro de Gary Marcus “La Neperfekta Homo”. Ĝi estas esploro pri la evoluaj mankoj de la homa cerbo. Mi rekomendas ĝin! La teksto legiĝas tre facile. En la libro estis ĉapitro pri lingva evoluo, kaj la aŭtoro rakontis pri artefaritaj lingvoj, donante specialan atenton al Esperanto. Al mi tiom plaĉis la ideo kaj kulturo de la lingvo, ke la sola demando, kiu tiam aperis en mia kapo, estis: “Kial preskaŭ neniu scias pri ĝi?” Kaj mi estis certa, ke mi trovos nenion pri ĝi en interreto. Mi multe legas popularsciencan literaturon, kaj tio estis la unua fojo, kiam mi legis pri Esperanto! Sed feliĉe en interreto estis multa informo pri la lingvo, kaj tiam mi decidis studi ĝin.
En 2020 mi komencis blogi en Instagram* sub la nomo de mia rolulo – la blanka kato Esper Anto. Eble iu el vi ankoraŭ memoras lin? 😁
Kaj ekde 2023 mi komencis blogi sub mia propra nomo. Kaj jen mi estas!
Esperanto helpas al mi realigi mian kreemon kaj donas al mi inteligentan, konscian kaj afablan publikon.
Nune mi laboras kiel financa specialisto por glaciaĵfabriko en Rusio, sed jam de kvin jaroj mi laboras dehejme. Tio ebligis al mi vivi kelkajn jarojn en Kazaĥio kaj poste transloĝiĝi al Belorusio.
Mi amas filmi, redakti filmojn, foti, promeni en naturo, legi kaj ludi komputilajn ludojn. Mi eĉ havas gildon de esperantistoj en TESO, kaj estas en ĝi eĉ du personoj, haha! Aliĝu!
Pri mia familio: mi havas edzon kaj katon, kiu bedaŭrinde ne loĝas kun ni ankoraŭ.
Demandu viajn demandojn – mi certe respondos ilin!
Kaj mi ankaŭ atendos viajn rakontojn pri vi!
Via Ksenik 🍀
2 responses to “Pri vi”
-
Saluton. Mi eklernis Esperanton en 1977. Tiam, mi laboradis en granda entrepreno en Brazilo, en informatika fako. Du kolegoj demandis min ĉu mi volus lerni Esperanton. ‘Kio estas Esperanto?’ mi demandis. Ili klarigis min kaj mi akceptis kune lerni Esperanton. Fine, nur mi finis la kurson.
Iom post iom, Esperanto eniris en mia vivo, en via sango. Mi jam partoprenis internacian kongreson kaj ankaŭ naciajn kongresojn.Luiz Carlos Schanuel
luizschanuel@gmail.com-
Saluton! Tio estas tre kortuŝa rakonto. Komenci lerni Esperanton en 1977 – tio estas vera vojaĝo tra la tempo, al la fontoj de la movado. Estas bonege, ke ĝuste vi montris persiston kaj finis la kurson, malkiel viaj kolegoj. La frazo «Esperanto eniris en mian sangon» tre precize priskribas, kiel tiu lingvo iĝas parto de la vivo. Partopreno en internaciaj kongresoj – tio estas probable la plej bona parto: la ebleco vidi, ke la lingvo vere funkcias kaj kunigas homojn.
-
Lasi respondon al SennomaNuligi respondon