Via spuro en la video: Dorlotbestoj

Partoprenu en mia nova projekto!

Komence de februaro mia kato Paki ekaĝis 8 jarojn, kaj mi volas rakonti pri tio, kio ŝanĝiĝis en la lasta jaro en lia vivo. Kaj ŝanĝoj estis multaj…

En mia nova video pri ĉi tiu temo mi denove volas montri VIAJN dorlotbestojn! Por partopreni, necesas:

  1. Sendi 1-3 fotojn de viaj dorlotbestoj al mia retpoŝto ksenik.eo@gmail.com aŭ pere de mia retejo.
  2. Skribi la nomon de via besto kaj aĝon.
  3. Laŭdezire vi povas skribi interesan fakton pri via besto (1-2 frazoj). Kiel ĝi aperis en via hejmo? Kian amuzan kutimon ĝi havas? Kian plej multekostan objekton ĝi rompis? Kion ĝi ŝatas fari ktp.

Mi atendas viajn fotojn ĝis la fino de aprilo 2026!

Dum mi kreos la videon, vi povas spekti mian pasintjaran videon dediĉitan al mia kato Paki!

Unu respondo al “Via spuro en la video: Dorlotbestoj”

  1. […] al Rusio. Mi esperas, ke ni baldaŭ reprenos lin. Pri tio mi pli detale rakontos en la video “Via spuro en la video: Dorlotbestoj“, kiu pretiĝos en […]

Discover more from Esperanta jutubisto Ksenik

Subscribe now to keep reading and get access to the full archive.

Continue reading